La 5 plej bonaj videoj por prezenti Esperanton al iu

5 bonegaj videoj por prezenti Esperanton al iu ajn

Jen utilajn videojn kiujn vi povas uzi por prezenti la lingvon Esperanton al iu ajn, kaj eĉ por respondi la demandon: kio estas Esperanto? (aŭ eble la plej komunaj “Esp…Kio?!” kaj la ege terura “Ho, mi konas ĝin. Ĝi estingiĝis dum la pasinta jarcento, ĉu ne?”).

Mi ne selektis videojn en Esperanto ĉar ili ne utilus kiel enkonduko por tiuj, kiuj ne ankoraŭ parolas ĝin. La videoj estas ordigitaj ekde la malplej bona ĝis la plej bona, laŭ mia opinio. Malsupre de ĉiu video vi ankaŭ trovos unu etan recenzon de ĝi. Bonan legon/vizion!

5. The most successful made-up language

Kio estas ĝi: aŭstralia video kiu prezentas la lingvon Esperanton, enfokusigante je la aŭstralia movado. La fama esperantisto Evildea partoprenas en la video.

Lingvo de la video: Angla.

Kion mi opinias pri ĝi: ĝi estas bona video, sed mi ne uzus ĝin kiel unua enkonduko je Esperanto, escepte se vi loĝas en Aŭstralio.

4. Esperanto estas

Kio estas ĝi: “Esperanto estas” estas serio da 7 videoj kiu temas pri la lingvo Esperanto: ĝia origino, ĝia evoluo kaj ĝia aktuala uzado, kaj eĉ ĝia ebla estonteco.

Lingvo de la video: 10 lingvoj (inklusive de Esperanto kaj de la Angla).

Kion mi opinias pri ĝi: “Esperanto estas” estas bona serio sed ne perfekta. La rakontanta voĉo de la esperanta versio sonas iom artefaritan, kaj pro tio mi konsilas vidi ĝin en la aliaj lingvoj. Aliflanke, la serio bone klarigas la ĉefajn karakterizojn de la lingvo kaj de la movado, kvankam ĝi ne temu pri la plej freŝdataj novaĵoj (ekzemple la nasko de la duolingvo-kurso). Sed tio estas kompreneble, ĉar la filmo estis lanĉita en 2008 :).

3. 9 reasons to learn Esperanto

Kio estas ĝi: ne-esperantista virino prezentas Esperanton al ni kaj donas al ni 9 bonegajn kialojn por lerni ĝin.

Lingvo de la video: Angla.

Kion mi opinias pri ĝi: la homoj tre ŝatas listojn en la videoj, ĉar ili normale estas klaraj manieroj por prezenti aŭ klarigi ion: tiu ĉi bela video sendube estas konfirmo de ĝi.

2. Esperanto – Building a language bridge

Kio ĝi estas: tiu ĉi video eksplikas simplamaniere kio estas Esperanto kaj kial ĝi utilas dum la ĉiutaga komunikado.

Lingvo de la video: Angla.

Kion mi opinias pri ĝi: kvankam ĝi estas mallonga videeto, ĝi estas tre bone farita. Ĝi eĉ temas pri kelkaj gramatikaj karakterizoj de Esperanto, montrante kial estas tiel facile lerni ĝin. Vere tre konsilinda video por prezenti Esperanton al iun ajn.

1. The language challenge, by Claude Piron

Kio ĝi estas: en tiu ĉi video Claude Piron eksplikas la kialojn pro kiujn Esperanto estus (kaj fakte estas) pli bona internacia lingvo ol la Angla. Claude Piron estis tradukisto, psikologo kaj fama esperantisto.

Lingvo de la video: Angla.

Kion mi opinias pri ĝi: Ĉi tiu video estas laŭ mia opinio la plej bona video-prezento de la lingvo Esperanto kion oni povu trovi rete.

 

 

8 pensoj pri “La 5 plej bonaj videoj por prezenti Esperanton al iu

    1. Ĉi tiu estas alia bona sugesto. Mi eble aldonos gxin en futura listo. Kompreneble estas multaj pli videoj pri Esperanto. Mi nur selektis tiujn, kiujn mi konsideris la plej bonajn/utilajn 😉

      Ŝati

    1. La kvara video estas videbla en multaj lingvoj. Sed kompreneble vi pravas… mi precipe selektis videojn en la Angla pro du ĉefaj kialoj:

      1. La plej bone faritaj videoj pri Esperanto estas en la Angla (mi ne konsideris la videojn en Esperanto ĉar tiuj, kiuj povas kompreni ilin, jam scias pri la lingvo).
      2. La Angla estas nuntempe la ĉefa internacia lingvo, kaj kvankam multaj homoj ne povas bone paroli ĝin, multaj povas almenaŭ kompreni ĝin.

      Ŝati

Lasu respondon al Federiko Nuligi respondon