La 5 plej bonaj video-serioj por lerni Esperanton

Mi serĉis, mi rigardis kaj mi zorge konsideris multajn videojn por pretigi tiun ĉi liston. Kaj jen finfine por vi la listo de la plej bonaj video-serioj per kiuj oni povas plibonigi (aŭ eklerni!) sian Esperanton, ordigitaj ekde la malplej bona ĝis la plej bona.

Kiel kutime, vi povas legi etan priskribon de la serio sube de ĉiu video, kune kun mian opinion pri ĝi.

5. Ana Pana

Kio estas ĝi: Ĝi estas la videa versio de la malnova baza kurso de Lernu.net “Ana Pana”.

Lingvo: Esperanto, kun subtitoloj en 13 lingvoj.

Kion mi opinias pri ĝi: Ĝi estas bone farita serio, kvankam mi honeste preferas la originalan version, kiun mi konsideras pli utila. Tamen, tiu ĉi versio certe estas rigardinda.

4. Esperanto Lesson

Kio estas ĝi: Simpla kurso de Esperanto, kiu uzas bildojn por instrui bazajn konceptojn de la lingvo.

Lingvo: Angla.

Kion mi opinias pri ĝi: Tiu ĉi estas klara kaj bone farita kurso. La unua leciono estas perfekta por lerni la prononcon de la Esperanta alfabeto, ĉefe se la Angla estas via denaska lingvo.

3. Pasporto al la tuta mondo

Kio estas ĝi: Jen la dua klasika kurso ene la listo. Tiŭ ĉi filmo ne estas aktuala, tamen ĝi ankoraŭ tre utilas, kaj por la komencantoj kaj por tiuj, kiuj jam povas paroli iom da Esperanto. La nura problemo estas, ke por ĝui de la kurso oni devas posedi la dvdan version, en kiu oni povas trovi la studlibron de la kurso. Oni povas aĉeti ĝin ĉi tie (sed ne nur): http://katalogo.uea.org/katalogo.php?inf=5743

Lingvo: Esperanto je la youtuba versio; Esperanto kun subtitoloj en multaj lingvoj je la dvda versio.

Kion mi opinias pri ĝi: Mi ne faris tiun ĉi kurson, sed oni diras, ke ĝi estas bone farita. Se vi volas studi Esperanton per videokurso, tiu ĉi certe estas bona ebleco.

2. World of Warcraft Esperanto Lesson

Kio estas ĝi: Tiu ĉi estas kurso de Esperanto per videoludado, kreita de la fama aŭstralia Esperantisto kaj youtubisto Evildea. Gxi instruas la bazajn principojn de la lingvo amuzmaniere.

Lingvo: Angla.

Kion mi opinias pri ĝi: Eble tiu ĉi kurso ne estas tiel utila kiel la aliaj, sed se vi ŝatas videoludojn kaj vi volas lerni Esperanton, vi simple ne havas alian eblecon. Kompreneble ekzistas aliaj kanaloj pri videoludoj en Esperanto, sed tiu ĉi diferencas ĉar ĝi estas vera kurso (jes ja, mi tre ŝatas ĝin)!

1.Mazi en Gondolando

Kio estas ĝi: Ĝi estas kurso de Esperanto, kaj ĝi samtempe estas kartuno!

Lingvo: Esperanto.

Kion mi opinias pri ĝi: Mazi en Gondolando estas kaj aspektas malnove, sed kredu al mi: ĝi estas vere bone farita kaj ege utila. Kaj ĝi ankaŭ estas bonega por la infanoj! Sendube la plej utila kurso de la listo.

Advertisements